Text: | Ĉu ni estos ĉe l' Rivero? |
Author: | Robert Lowry |
Translator: | Leonard Ivor Gentle |
Tune: | HANSON PLACE |
Composer: | Robert Lowry |
1. Ĉu ni estos ĉe l' Rivero
Kun anĝeloj ĉirkaŭ ni?
Hel-kristale ĝi fluadas
El la Sankta Trono de Di'.
Jes, ni estos ĉe l' Rivero,
Eĉ kun la sanktularo estos ni,
Tie, kie vivo-akvo fluas —
La Sankta Trono de Di'.
2. Ĉe la rando de l' Rivero —
Eĉ plaŭdado, laŭd' al Di' —
Konos ni pri plenadoro,
Ne per horoj servos ni.
Jes, ni estos ĉe l' Rivero,
Eĉ kun la sanktularo estos ni,
Tie, kie vivo-akvo fluas —
La Sankta Trono de Di'.
3. Antaŭ ol ni venos tien
Vivlaboron lasos ni,
Graco tiam nin kondukos
Taŭge al la Trono de Di'.
Jes, ni estos ĉe l' Rivero,
Eĉ kun la sanktularo estos ni,
Tie, kie vivo-akvo fluas —
La Sankta Trono de Di'.
4. Antaŭ la kristal-Rivero,
Hela pro la Dia lum',
Kantas pri la Sankta Graco
Sanktulara komunum'.
Jes, ni estos ĉe l' Rivero,
Eĉ kun la sanktularo estos ni,
Tie, kie vivo-akvo fluas —
La Sankta Trono de Di'.
5. Baldaŭ ni al la Rivero
Venos je la pilgrimfin',
Sed, kun ĝojo, ni proklamos:
“La Ŝafido savas nin”!
Jes, ni estos ĉe l' Rivero,
Eĉ kun la sanktularo estos ni,
Tie, kie vivo-akvo fluas —
La Sankta Trono de Di'.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Ĉu ni estos ĉe l' Rivero? |
Title: | Ĉu ni estos ĉe l' Rivero? |
English Title: | Shall We Gather at the River? |
Author: | Robert Lowry (1864) |
Translator: | Leonard Ivor Gentle |
Refrain First Line: | Jes, ni estos ĉe l' Rivero |
Language: | Esperanto |
Scripture: | |
Topic: | Eternal Life |
Source: | EH 130 |
Tune Information | |
---|---|
Name: | HANSON PLACE |
Composer: | Robert Lowry (1864) |