166. Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu ĉiu kor'

1. Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu ĉiu kor';
ĉiu voĉo al ĉielo kantu himnojn kun fervor'!
Kristo, kiu sur la kruco Sin oferis por sufer',
el la morto releviĝis Reĝo de ĉiel' kaj ter'.

2. El la sankta rikoltaĵo estas Li unua gren',
kaj la tuto maturiĝos je la dua Krista ven'.
Tiam ĉiun oran spikon portos Li al la grenej',
kiu kreskis gloro-plene el la sulkoj de l' tombej'.

3. Ni kun Kristo releviĝis! Benu nin la Di-favor';
de vizaĝo Lia hela nin surbrilu lumo-glor',
por ke en la nuna mondo bonan frukton portu ni,
ĝis en la ĉiel-grenejo ni restados apud Li.

4. Haleluja! Haleluja! al la Patro kantu ni;
Haleluja! al Jesuo, ĉar triumfe venkis Li;
kaj al la Spirito sankta sonu laŭdo pli kaj pli:
Haleluja! Haleluja! al la Triunua Di'.

Text Information
First Line: Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu ĉiu kor'
Title: Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu ĉiu kor'
English Title: Hallelujah! Hallelujah! Hearts to heaven and voices raise
Author: Christopher Wordsworth
Translator: Clarence Bicknell
Language: Esperanto
Topic: Resurrection of Christ
Source: AK 72 (= HE 60, Ad 337)
Tune Information
Name: LUX EOI
Composer: Arthur Seymour Sullivan



Media
MIDI file: Lux Eoi
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us