Patro-altul’ ĉeestu,
La bonon vidigante,
Kaj Krist,’ la Vort’ enkarna,
Kaj Di’, la gracdonanta.
Triunu’, Unueco
De lum’ kaj pov’ venkanta ;
Eterna Di’ el Dio,
El ambaŭ Di’ iranta !
Ni antaŭ vi lumhorojn
Vivadas kaj laboras ;
Nun antaŭ dormripozo
Ni kune vin adoras.
Nin nom’ kaj vok’ kristanaj
Pri l’ nova nask’ pensigas ;
Spiritsigel’ kaj donoj
Al obead’ nin ligas.
For, potencar’ maldia,
Insida, maltrankvila !
Per tento ne afliktu
Animon de l’ humila.
Foriru ! Krist’ ĉeestas
Li ja enkore tronas,
La Kruc’ de vi konata
Al ni la venkon donas.
La korp’ dum temp’ ripozas ;
L'animo vekadema
Restadas komunike
Kun Krist’ ja maldormema,
Al Di', l’eterna Patro
Al Krist’, de ni savado,
Al Di’, Spirito Sankta,
Leviĝu adorado.
Amen.