1. Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel';
Formortas neniam de laŭdo la son'.
De l' ter' "Haleluja!" en gaja akord'
Samcele kunsonas al Di' sur la tron'.
Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
La Patro amata, sindona Sinjor'.
Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.
2. Savanto de l' mondo, ni ŝuldas al Vi
Eternan honoron pro Via ofer'.
Nun sondu kaŝitajn profundojn de l' kor'
Kaj trovu juvelojn de fido kaj ver'.
Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
La Patro amata, sindona Sinjor'.
Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.
3. Ho, kia miraklo de amo kaj grac',
Ke Dio en Kristo suferis por ni!
Kun Li krucumitaj, liberaj de pek',
Ni vivas eterne, gefiloj de Di'!
Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
La Patro amata, sindona Sinjor'.
Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #148