Instance Results

In:instances
Text Identifier:"^ho_eternulo_dio_de_mistero$"

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 2 of 2Results Per Page: 102050
TextAudio

Ho Eternulo, Dio de mistero

Author: William John Downes Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #175 Lyrics: 1. Ho Eternulo, Dio de mistero, De ĉio ajn la nesondebla Font', Al Vi ni levas korojn en adoro, Kreinto sola de la vasta mond', Vi formis homojn laŭ la propra bildo Por paca viv' en familia rond'. 2. En peka malhonoro kaj memvolo Prapatroj niaj jesis al ribel', Kaj sin surdigis al la Dia voĉo, Sin trompis sur Satana karusel'. Demonaj fortoj regis sur la tero— Kaj ploris la anĝeloj en ĉiel'. 3. Ankoraŭ, malgraŭ puno kaj mizero, Kaj malgraŭ oft-spertata tragedi', Ja malgraŭ la alveno de Jesuo Kun sava forto de l' evangeli', Amase iras homoj al detruo. “ Ĝis kiam, ho Sinjor'? ” aŭdiĝas kri'. 4. Pri nia kulp', kaj tiu de l' kunhomoj, Ni pentas, kaj petegas por pardon', Humile, kaj sopire, kun espero Okulojn levas ni al Via tron'. Rigardu nin, la sklavojn de malsaĝo; Kompatu nin pro Via glora nom'. 5. Ho Eternulo, aŭdu nin pro Kristo, Leviĝu kun potenco, agu mem! La homojn liberigu de ruino, Jam longe suferintan sub malben'; Starigu Vian regnon de la paco, Kaj faru niajn korojn Via hejm'. Topics: God of Mystery Languages: Esperanto Tune Title: FINLANDIA

Ho Eternulo, Dio de mistero

Hymnal: Adoru kantante #222 (1971) Languages: Esperanto

Export as CSV