Instance Results

In:instances
Text Identifier:"^en_la_vintromezo$"

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 2 of 2Results Per Page: 102050
TextAudio

En la vintromezo

Author: Christina Rossetti; Leonard Ivor Gentle Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #127 First Line: En la vintromezo Muĝis frosta vent' Lyrics: 1. En la vintromezo Muĝis frosta vent', Ter' al fer' ŝanĝiĝis, Akvo al arĝent'; Neĝo ĉion kovris, Blankis la kampar', En la vintromezo De pasinta jar'. 2. Tutan universon Kreis Dia man'; Tamen li alprenis Formon de infan'. Kuŝis en staltrogo Ĉe naskiĝa hor' Dio Ĉiopova, Kristo, la Sinjor'. 3. Dum anĝeloj sanktaj Laŭdis super ter', Kantoj de serafoj Ŝvebis en aer'; Sube la Patrino, En animtrankvil', Donis aman kison Al la kara fil'. 4. Kion mi donacu, Kvankam malriĉul'? Se mi havus gregon, Ŝafidon sen makul'; Riĉon mi ne havas, Mankas al mi or'. Donos mi la eblon — Amon de la kor'. Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: CRANHAM
Page scan

En la vintromezo

Hymnal: Himnaro Esperanta, 5-a eld. #33 (1966) Languages: Esperanto

Export as CSV