
Author: Godfrey Thring; Agnes B. Deans Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #115 Hymnal Title: TTT-Himnaro Cigneta Lyrics: 1. El la oriento venis saĝular'
Al la infaneto, Reĝo de l' homar'.
Ili vidis lumon nokte sur ĉiel':
Venis kondukataj de gvidanta stel'.
2. En humila hejmo ili trovis Lin,
Kaj kun adorado teren klinis sin.
Ho, mirinda lumo, kiu el ĉiel'
Ilin kondukadis: Dia gvida stel'!
3. Nur en fojna trogo kuŝis Vi, Sinjor';
Tamen super ĉio reĝas nun en glor'.
Sed ankoraŭ multaj vivas en malhel':
Ilin ankaŭ lumu Via gvida stel'.
4. Ĉiujn forvagantojn revenigu Vi;
Helpu perdiĝantojn Via lum-radi'.
Al la nesciantoj pri la vivo-cel'
Donu klaran lumon — brilu Via stel'.
5. Tra malluma nokto daŭre gvidu Vi
Per la sava lumo de l' evangeli'.
Voku ĉiun genton hejmen al ĉiel';
Ame kondukadu per gvidanta stel'.
Topics: Epiphany Scripture: Matthew 2:1-2 Languages: Esperanto Tune Title: EVELYNS
El la oriento venis saĝular'