Author: Dorothy Frances Blomfield Gurney; Agnes Burton DeansHymnal: TTT-Himnaro Cigneta #33Hymnal Title: TTT-Himnaro CignetaLyrics: 1. Amo perfekta, super hom-pensado!
Ĉe via tron' humile preĝas ni:
Restu senfine amo kaj benado
Al ambaŭ kunigitaj nun de vi.
2. Ĝoje kunvivu ili sur la tero;
Benu al ili amo kaj fidel';
Ilin inspiru fido kaj espero;
Brave kuniru ili al la cel'.
3. Venku doloron via sankta ĝojo,
Brilu sur ilin via paco-stel';
Estu por ili post la monda vojo
Amo kaj viv' eternaj en ĉiel'.Topics: MarriageLanguages: EsperantoTune Title: SANDRINGHAM
Author: Dorothy Frances Blomfield Gurney; Agnes Burton DeansHymnal: TTT-Himnaro Cigneta #33aHymnal Title: TTT-Himnaro CignetaLyrics: 1. Amo perfekta, super hom-pensado!
Ĉe via tron' humile preĝas ni:
Restu senfine amo kaj benado
Al ambaŭ kunigitaj nun de vi.
2. Ĝoje kunvivu ili sur la tero;
Benu al ili amo kaj fidel';
Ilin inspiru fido kaj espero;
Brave kuniru ili al la cel'.
3. Venku doloron via sankta ĝojo,
Brilu sur ilin via paco-stel';
Estu por ili post la monda vojo
Amo kaj viv' eternaj en ĉiel'.Topics: MarriageTune Title: STRENGTH AND STAY