Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 10 of 415Results Per Page: 102050
TextAudio

Hodiaŭ, jen naskiĝis infano de renom'

Author: Anonima; Ros' Haruo, ca. 1992 Hymnal: THCFinal #201 Tune Title: A CHILD THIS DAY Refrain First Line: Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin' Lyrics: 1. Hodiaŭ, jen naskiĝis infano de renom', Plej inda je la sceptro, la sceptro kaj la tron': Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 2. Anoncon pri la naskiĝo ekaŭdis paŝtistar’ : Anoncis ĝin anĝelo kun malkaŝega klar’: Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 3. Al ili li parolis, dirante, "For la tim'! Ĝojegu vi, ŝafistoj, jen beno preter lim'! Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 4. "Ĉar jen al vi mi portas novaĵon de feliĉ': Gajegu ĉiuj homoj pro Krista la naskiĝ': Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 5. Kaj tiam jen aperis ĉeflanke de la anĝel' Armeo da briluloj senditaj el Ĉiel', Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 6. Laŭdantaj la Sinjoron, la Reĝon de Ĉiel': "Al Dio ĉian gloron!" sonegis kanta ŝvel': Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 7. Kaj laŭ anĝela dir', la ŝafistoj trovis tuj Marian kaj la beban Jesuon en manĝuj'! Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:11 Languages: Esperanto
TextAudio

A little ship was on the sea

Author: Dorothy Ann Thrupp Hymnal: THCFinal #504 Tune Title: A LITTLE SHIP Lyrics: 1. A little ship was on the sea, It was a pretty sight; It sailed along so pleasantly, And all was calm and bright. And all was calm and bright, And all was calm and bright, It sailed along so pleasantly, And all was calm and bright. 2. The sun was sinking in the west; The shore was near at hand, And those on board with hearts at rest, Thought soon to reach the land. Thought soon to reach the land, Thought soon to reach the land, And those on board with hearts at rest, Thought soon to reach the land. 3. When lo! a storm began to rise; The wind grew loud and strong; It blew the clouds across the skies; It blew the waves along. It blew the waves along, It blew the waves along, It blew the clouds across the skies; It blew the waves along. 4. And all but One were sore afraid Of sinking in the deep; His head was on a pillow laid, And He was fast asleep. And he was fast asleep, And he was fast asleep, His head was on a pillow laid, And he was fast asleep. 5. "Master, we perish! Master, save!" They cried; their master heard: He rose, rebuked the wind and wave, And stilled them with a word. And stilled them with a word, And stilled them with a word, He rose, rebuked the wind and wave, And stilled them with a word. 6. He to the storm said, "Peace, be still!" The raging billows cease; The mighty winds obey His will, And all are hushed in peace. And all are hushed in peace, And all are hushed in peace, The mighty winds obey His will, And all are hushed in peace. 7. They greatly wondered -- so may we, And ask as well as they, Who could this glorious Person be, Whom winds and seas obey? Whom winds and seas obey, Whom winds and seas obey, Who could this glorious Person be, Whom winds and seas obey. 8. O well we know it was the Lord, The Saviour and the Friend, Whose care of those who trust His word Will never, never end. Will never, never end, Will never, never end, Whose care of those who trust His word Will never, never end. Topics: Great Wind at Sea Scripture: Matthew 8:23-27 Languages: English
TextAudio

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Author: Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius); Gerrit Berveling Hymnal: THCFinal #15c Tune Title: A SOLUS ORTIS CARDINE First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' Lyrics: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'. Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp' por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'. Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel', knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin. Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' : la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'. En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' — kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'. Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' : per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'. Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di' kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'. Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' — kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'.
Text

Amo Dia, senkompara

Author: Charles Wesley; Leonard Ivor Gentle; Charles Wesley; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #30e Tune Title: ABBOT'S LEIGH Lyrics: 1. Amo Dia, senkompara, ĝojo ĉe ni el ĉiel', Loĝu en humilaj koroj, ilin kronu Di-fidel'; Ho Jesuo, plenkompato, pura kaj senlima am', Nin vizitu kun la savo, ĉiu koro estu flam'. 2. Ho Savanto, nun revenu, ni ricevu el la grac', Niajn korojn ĝi eniru, kaj restadu, ena pac'; Vin konstante ni adoru, servu kiel anĝelar', Preĝu, kaj senĉese laŭdu, gloru en la Dia far'. 3. Perfektigu nin en amo, senmakulaj estu ni, Vidu ni la grandan savon, ĝi redemptas nin al Di'; Gloro de nun sekvos gloron, ĝis ĉielon venos ni, Kaj ni miros, amkronitaj, en adoro, antaŭ vi. Topics: God's Love
Text

Amo Dia, tutsupera

Author: Charles Wesley; William John Downes Hymnal: THCFinal #31e Tune Title: ABBOT'S LEIGH Lyrics: 1. Amo Dia, tutsupera, ĝoj' ĉiela inter ni, Restu kun ni, Vi mistera, glorajn benojn donu Vi. Jesu, Via korkompato fluas el senlima am'. Venu kun la savmandato, savu el infera flam'. 2. Venu Vi, Liberiganto, vivu ni per Via grac'. De pekloga insidanto gardu nin de la minac'. Beni Vin ni volas ĉiam, kaj Vin servi kun fervor', Ĉesi laŭdi Vin neniam pro sindono kaj favor'. 3. Novaj kreitaĵoj indaj estu ni al Via glor'! Al Vi estis ni savindaj, ĝin ni tenu en memor'. Pli kaj pli en glor-ornamo kreskos ni ĝis vivofin'. Tiam kun miranta amo ni adore laŭdos Vin. Topics: God's Love
TextAudio

Alestu, fidelaj

Author: Anonymous; John Francis Wade; Montagu Christie Butler; Frederick Oakeley Hymnal: THCFinal #20 Tune Title: ADESTE FIDELES First Line: Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj Refrain First Line: Ni venu kaj adoru Lyrics: 1. Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj. Venu, ho venu vi al Betlehem'! Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj! Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 2. Dio el Dio, Lumo el la Lumo, Tamen naskita el la virgulin'; Dio en vero, Die generita: Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 3. Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara; kantu la aŭloj de ĉielo mem: “Gloro al Dio en supera alto!” Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 4. Ame ni danku al la Dia Bebo, Kies naskiĝon gaje festas ni: Vorto eterna, nun enkarniĝinta: Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:15 Languages: Esperanto
TextAudio

Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj

Author: M. Milsom Hymnal: THCFinal #66 Tune Title: ADESTE FIDELES Refrain First Line: Vi estu adorata, Vi estu adorata Lyrics: 1. Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj, Venu, ho venu vi al Betlehem'! Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj! Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 2. Venas paŝtistoj pro anĝela kanto, Ĉe stala trogo pie klinas sin; Ankaŭ rapidu ni per ĝoja paŝo: Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 3. Stele gvidite, donas la saĝuloj Oron, incenson, mirhon nun al li: Ni same donu amon kaj fidelon: Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 4. Gloron eternan de l' eterna Patro Vidas sub karno vualitan ni— Dion-infanon, vinde envolvitan: Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 5. Kristo, por ni kuŝanta sur la fojno, Laŭdon kaj dankon ricevadu vi: Al amo tia, kiu ne respondus? Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'.
TextAudio

Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj

Author: Kloster Kirchberg Hymnal: THCFinal #67 Tune Title: ADESTE FIDELES Refrain First Line: Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru Lyrics: 1. Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj, Ho venu, ho venu al Betleĥem'. Vidu naskitan reĝon de l' anĝeloj. Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. 2. Li, Dio el Dio, Lumo el la Lumo, Kaj tamen naskita el virgulin'. Jen Dio vera, Die generita! Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. 3. Vi, aroj anĝelaj, ĥoroj de l' sanktuloj, Jubile ekkantu, laŭdante Lin: "Gloro al Dio en supera alto!" Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. 4. Do ame ni danku al la Dia bebo, Pro kies naskiĝo solenas ni. Vorto eterna nun fariĝis karno. Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
Text

Adeste Fideles

Author: John Francis Wade, 1711-1786; Abbé E. Jean-François de Borderies, 1764-1832; Anonima Hymnal: THCFinal #593 Tune Title: ADESTE FIDELES First Line: Adeste fideles, læti, triumphantes Refrain First Line: Venite adoremus Lyrics: 1. Adeste fideles, læti, triumphantes, (W) Venite, venite in Bethlehem. Natum videte Regem angelorum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 2. Deum de Deo, Lumen de Lumine, (W) Gestant puellae viscera, Deum verum, Genitum non factum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 3. Cantet nunc "Io!" chorus angelorum; (W) Cantet nunc aula caelestium: "Gloria in excelsis Deo!" Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 4. Ergo qui natus Die hodierna, (W) Jesu tibi sit gloria! Patris aeterni Verbum caro factum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. ========================= 1. Adeste fideles, læti, triumphantes, (W) Venite, venite in Bethlehem. Natum videte Regem angelorum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 5. En grege relicto, humiles ad cunas (B) Vocati pastores appropriant; Et nos ovanti gradu festinemus; Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 6. Stella duce, Magi, Christum adorantes, (A) Aurum, thus et myrrham dant munera. Jesu infanti corda praebeamus; Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 7. Pro nobis erenum et foeno cubantem, (B) Piis foveamus amplexibus. Sic nos amantem quis non redamaret? Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. Topics: Christmas Languages: Latin
TextAudio

Adoru kantante (rondkanto)

Author: William John Downes Hymnal: THCFinal #2 Tune Title: ADORU KANTANTE First Line: Adoru kantante Lyrics: 1 Adoru kanta—nte, 2 adoru kanta——nte, 3 kanta—nte, kantante. Topics: Rounds, Canons, etc. Languages: Esperanto

Pages


Export as CSV