Text Results

Tune Identifier:"^crusaders_hymn_111271$"
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 51 - 54 of 54Results Per Page: 102050
TextAudio

Bela Jesuo, estro de la estroj

Author: Anonimulo en Münster; Heinrich August Hoffmann von Fallersleben; Hendrik Arie de Hoog; Albrecht Kronenberger; KK Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Bela Jesuo, estro de la estroj, Dia Filo sen kompar'! Vin mi honoras, Vin mi adoras, Vin, gvidant' tra l' vivo-mar'. 2. Belas la montoj, belas la arbaroj, Mondo estas bel' sen fin'. Sed, Jesu mia, jen belo Via Multe pli ĝojigas min. 3. Belas la suno, belas ankaŭ luno, Steloj sub la firmament'. Pli bela brilo de l' Dia Filo Ravas nin al ama sent'. 4. Belas la floroj, belas pli la homoj, Dum la freŝa, juna fort'. Jen ni forpasos, belon postlasos, Sed Jesu savas nin de l' mort'. 5. Teran belecon kaj ĉiel-helecon Superbrilas Via bel'. Mia Savanto, Dia Peranto, Mia nura amo-cel'! Topics: Praise to Jesus Scripture: Psalm 45:2 Used With Tune: ST. ELIZABETH
TextAudio

Ĉarma la tero

Author: Bernhard Severin Ingemann; Magda Carlsson; Diversaj Appears in 1 hymnal First Line: Ĉarma la tero, dolĉa la ĉielo Lyrics: 1. Ĉarma la tero, dolĉa la ĉielo, bela migro de la anim'. Tra la belegaj regnoj ni iras, ĝis sin malfermos sankta lim'. 2. Tempoj sinsekvas, homo-vivoj pasas, post mortint' venas la vivant'. Ĉesas neniam sono ĉiela en pilgrimanta ĝoja kant'. 3. Kantis anĝeloj iam por paŝtistoj, sonis ĉiele al tiuj ĉi: 'Pacon al tero, Homo, vi ĝoju'. Savanto venis nun al ni. Topics: Beauty of the earth; Pilgrimage; Christmas Used With Tune: ST. ELIZABETH
TextAudio

Al la Mesio mi nun laŭdas tie ĉi

Author: Benjamin Rhodes; Leonard Ivor Gentle Appears in 1 hymnal First Line: Al la Mesio mi Lyrics: 1. Al la Mesio mi Nun laŭdas tie ĉi, Ho laŭdu ankaŭ tuthomar'; La universa Di', Ĉe Kreo kaj ĉe ni, La Vorto de la kreitar'. 2. Al homoj venis li, Kaj eĉ ĝis Kalvari' Li portis pekojn pro homar'; Viktimo iĝis li Sub kruco-agoni' Por savi nin el hom-erar'. 3. Sed venkis la Mesi', Ĉar releviĝis li Venkinto super morto mem; La elaĉeta plan' Katenis al Satan' Triumfas nun la kruc-emblem'. 4. Kun graco kaj favor' Nun estras la Sinjor' En saĝo, amo, kaj justec'; Fuĝanto nun al Di' Lin trovos apud si Kaj savon provos en plenec'. 5. La Regno, ho Sinjor' Vastiĝu ĝis plen-glor' La Princ' de Paco inter ni; Kaj regu nun justec', Profunda korpurec' En la surtera famili'. Topics: Advent Used With Tune: ST. ELIZABETH

Maravilhoso, ó Jesus Amado

Author: Manoel da Silveira Porto Filho Appears in 1 hymnal Used With Tune: SCHÖNSTER HERR JESU Text Sources: German Hymnal, 1677

Pages


Export as CSV