97a. Dio, reĝanta en ĉiel'

1. Dio, reĝanta en ĉiel',
Ni vidas vin en sun' kaj stel';
Centro, anim' de ĉiu sfer',
Sed kun ni ankaŭ sur la ter'.

2. Suno de l' vivo! Hele vi
Vojon lumigas antaŭ ni.
Stelo de l' nokto! Via glor'
Esperon donas al la kor'.

3. Noktmezo, se vi kaŝas vin;
Tago, se vi surbrilas nin.
Arko ĉiela, via ben';
Kaj nia peko, nubkurten'.

4. Dio de ĉio sur la ter',
Fonto de lumo, amo, ver',
Antaŭ majesta Via tron',
Malhela estas ĉiu kron'.

5. Per vero liberigu nin;
Kun ardo ni adoru vin;
En ĉiu koro brulu flam'
De sankta elĉiela am'.

Text Information
First Line: Dio, reĝanta en ĉiel'
Author: Oliver Wendell Holmes (1859)
Translator: Janet Caw
Scripture:
Topic: Wisdom and Goodness of God
Source: AK 26 = HE 15
Tune Information
Name: MARYTON
Composer: H. Percy Smith


Tune Information:

In addition to ARIZONA, MARYTON, LOUVAN, and UFFINGHAM, Himnaro Esperanta proposes OMBERSLEY, for which I lack the music.

(Editor's note in THCFinal)


Media
MIDI file: Maryton
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us