90a. Dia vorto restas

1. Dia vorto restas,
Nia gvido estas;
Lumas ĝi la vojon,
Donas puran ĝojon.

2. Meze de ĉagreno
Sonas ĝia beno;
Vorto de konsolo,
Sava Diparolo.

3. Trans ventega maro,
Nigra nubegaro,
Ĝia lum' direktas,
Voje nin protektas.

4. Fonto de plezuro,
Ĝojo sen mezuro,
Mino da trezoro
Por la simpla koro.

5. Dum la vivo restos,
Ĝi subtenos estos;
Plej konsola vorto,
Kiam venos morto.

6. Gvidu la influo
De la sanktinstruo,
Ĝis kun la Sinjoro
Restos ni en gloro.

Text Information
First Line: Dia vorto restas
Title: Dia vorto restas
English Title: Lord, thy word abideth
Author: K-ro Henry Williams Baker
Translator: Montagu Christie Butler
Scripture:
Topic: Word of God; Holy Scripture
Source: HE 95 (kp Ad 707)
Tune Information
Name: OXFORD
Composer: J. B. König
Source: Himnaro Esperanta #4



Media
MIDI file: Oxford

Suggestions or corrections? Contact us