87. Di', la Sinjor', estas reĝ' en potenco kaj gloro

1. Di', la Sinjor', estas reĝ' en potenco kaj gloro.
Venu, popoloj, Eterne al li la adoro!
Tenas la fort'
De la majesta Di-vort'
Mondojn sub ŝirm' de Sinjoro.

2. Laŭdu lin! Ĉion li gvidas kun alta sagaco.
Kreis li nin kaj ĉi teren rigardas kun graco.
En lia man'
Por la mizer' estas pan',
Plenaj trankvilo kaj paco.

3. Al Di-Sinjor', nia Patro, laŭtigu jubilon,
Ĉar li sur kruc' por pekuloj oferis la Filon.
Gvidas al ver'
Li la fidelajn sur ter';
Donas la vorto gvidilon.

Text Information
First Line: Di', la Sinjor', estas reĝ' en potenco kaj gloro
Title: Di', la Sinjor', estas reĝ' en potenco kaj gloro
German Title: Lobe den Herren, den mächtigen König (Herren, vår Gud, är en konung)
Author: Joachim Neander (1680)
Translator (German to Swedish): Z. Topelius (1869)
Translator: Magda Carlsson (1950)
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Wisdom and Goodness of God
Source: Evangelia Kantaro #2
Tune Information
Name: LOBE DEN HERREN
Composer: Anonima
Source: Erneuerten Gesangbuch, Stralsund, 1665



Media
MIDI file: Lobe den Herren
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us