85. De val' kaj fjordo

1. De val’ kaj fjordo eksonas „Glor’ al Di’”.
De mont’ ĝis bordo hodiaŭ kantos ni.
La sonorilo vokadas al ni, ĉar
La Dia Filo naskiĝis al homar’!
La sav’ al brilo el ĉiu pekofar’.

2. Kaj ĉiu homo nun iru sur la voj’
Al Dia domo, al la eterna ĝoj’!
Ĉar nun ni festas Kristnaskon per ador’,
Jesuo estas en la premita kor’,
Kaj beno restas, dum ĉesas ĉiu plor’.

3. En la fojnujo ridetas Fil’ de Di’.
Kun halelujo paŝtistoj tuj ĉe Li
Genuas. Preĝo kaj mirho, dolĉ-odor’:
Ofer’ de reĝo, alvenas ja eĉ or’.
Pro sav’ el leĝo ĝojegu ĉiu kor’!

4. Ho, dankon, Dio, pro veno al kaban’!
Pro pac’, pro ĉio, precipe pro l’ Infan’!
Ho, Kristo, benu, kreiĝu lum’ al ni!
Kun varmo venu, degelu kor-glaci’!
Kaj ĉiu prenu la gracon nur per Vi!

5. Ekstere neĝo kaj frosto regas nun,
Sed de la reĝo ĉiela nova sun’
De amo graca ekbrilas sur ĉiel’,
Al homo laca ĝi estas luma cel’:
Je fino paca Kristnasko en la hel’!

Text Information
First Line: De val' kaj fjordo
Title: De val' kaj fjordo
Norwegian Title: Fra fjord og fjære
Author: Magnus Brostrup Landstad (1802-80)
Translator: Hans Amund Rosbach
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Source: AK 53 (= CH 12, Ad 263)
Tune Information
Name: PAA GUD ALENE
Composer: Hardenack Otto Conrad Zinck



Media
MIDI file: Paa Gud Alene

Suggestions or corrections? Contact us