75. Ĉiu ajn bonvena

1. "Ĉiu ajn bonvena", kriu kun fervor',
Tra la tuta mondo, kaj al ĉiu kor',
Ĝoja la sciigo, kantu ĝin en ĥor',
Ĉiun ajn atendas Di'.

Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn,
Ĉien proklamadu pri la Di-favor',
Ame nun la Patro vokas ĉiun ajn,
Atendadas li en glor'.

2. Venu nun aŭdanto, ne prokrastu plu,
La enira pordo estas mem Jesu',
Vojo, Vero, Vivo, savo el detru',
Ĉiun ajn atendas Di'.

Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn,
Ĉien proklamadu pri la Di-favor',
Ame nun la Patro vokas ĉiun ajn,
Atendadas li en glor'.

3. "Ĉiu ajn" proklamu: laŭ la Dia vort',
"Ĉiu ajn" proklamu: venko la fin-sort',
"Ĉiu ajn" proklamu: vivo post la mort',
Ĉiun ajn atendas Di'.

Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn,
Ĉien proklamadu pri la Di-favor',
Ame nun la Patro vokas ĉiun ajn,
Atendadas li en glor'.

Text Information
First Line: Ĉiu ajn bonvena
Title: Ĉiu ajn bonvena
English Title: Whosoever will
Author: Philip Paul Bliss
Translator: Leonard Ivor Gentle
Refrain First Line: Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn
Language: Esperanto
Topic: God's Salvific Inclination
Source: Esperanta Himnaro 111
Tune Information
Name: WHOSOEVER WILL
Composer: Philip Paul Bliss



Media
MIDI file: Whosoever Will
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us