Text:Ĉio karna nun eksilentu
Translator (into English):Gerard Moultrie
Translator (into Esperanto):Ros' Haruo
Tune:PICARDY
Composer:Anonima

73. Ĉio karna nun eksilentu

1. Ĉio karna nun eksilentu, staru en tremanta timem'.
Vin nenio tera nun tentu, ĉar kun mano plena de ben',
Kristo nia Di' descendas, vokas al senfina Amen'!

2. Vere Dio tamen naskita de Maria iam sur ter',
Dia Vorto home vestita, Li en korpa, sanga ofer',
Donis Sin al ni kredantoj, viva pano, vivo de ver'.

3. Range staras la ĉieluloj, gardas laŭ la voj' en ador',
Dum descendas Lumo de lumoj el la regnoj de luma glor',
Ke l' infer-potenc’ malpura kiel ombro pasu jam for.

4. Antaŭ Li seraf' sesflugila, kerubar', je l' epifani',
Sin vualas pro Lia brilo, daŭre krias en simfoni':
“Aleluja, Aleluja! Aleluja, plej alta Di'!”

Text Information
First Line: Ĉio karna nun eksilentu, staru en tremanta timem'.
Title: Ĉio karna nun eksilentu
Greek via English Title: Σιγησατω πασα σαρξ βροτεια (Let all mortal flesh keep silence)
Translator (into English): Gerard Moultrie (1864)
Translator (into Esperanto): Ros' Haruo (1999)
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Eucharist; Advent
Source: Liturgy of St. James, 5th cent.
Tune Information
Name: PICARDY
Composer: Anonima
Source: Anonymous French carol, 17th century



Media
MIDI file: Picardy
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us