71. Ĉiam obeantaj al la Di-komand'

1. Ĉiam obeantaj al la Di-komand',
Vivu la herooj de la Daniela Band'!
Havu la kuraĝon esti Daniel',
Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'.

2. Pro timemo mankas granda fortular',
kiu devus esti en la Danielanar'.
Havu la kuraĝon esti Daniel',
Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'.

3. Multe da gigantoj en la tuta land'
falus ĉe renkonto kun la Daniela Band'.
Havu la kuraĝon esti Daniel',
Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'.

4. Brave kontraŭstaru eĉ al diablar';
levu la standardon de la Danielanar'.
Havu la kuraĝon esti Daniel',
Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'.

Text Information
First Line: Ĉiam obeantaj al la Di-komand'
Title: Ĉiam obeantaj al la Di-komand'
English Title: Dare to be a Daniel
Author: Philip Paul Bliss (1873)
Translator: Montagu Christie Butler
Language: Esperanto
Topic: Courage; Fervor
Source: Himnaro Esperanta #155
Tune Information
Name: DANIEL'S BAND
Composer: Philip Paul Bliss



Media
MIDI file: Daniel's Band
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us