68a. Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'

1. Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ lum'
En malespero, jen, la mond'
Sed tie ĉi, plenum'.
Sed tie ĉi, plenum'.

2. Ĉe-ŝultre kuŝas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ stel',
Ruzege agas regantar'
Sed tie ĉi, fidel'.
Sed tie ĉi, fidel'.

3. Ĉe-kore kuŝas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ flam'
Senfide vagas la homar'
Sed tie ĉi, Di-am'.
Sed tie ĉi, Di-am'.

4. Surkrure sidas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ kron'
Sin klinas floroj, en ador',
Kaj steloj — al la tron',
La Bebo kun la Madon' !

Text Information
First Line: Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'
Title: Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'
English Title: The Christ-child lay on Mary's lap
Author: Gilbert Keith Chesterton
Translator: Leonard Ivor Gentle
Scripture:
Topic: Christmas
Source: Esperanta Himnaro 29
Tune Information
Name: VAN PELT
Composer: Anonima
Source: Oxford Book of Carols



Media
MIDI file: Van Pelt

Suggestions or corrections? Contact us