33a. Amo perfekta, super hom-pensado

1. Amo perfekta, super hom-pensado!
Ĉe via tron' humile preĝas ni:
Restu senfine amo kaj benado
Al ambaŭ kunigitaj nun de vi.

2. Ĝoje kunvivu ili sur la tero;
Benu al ili amo kaj fidel';
Ilin inspiru fido kaj espero;
Brave kuniru ili al la cel'.

3. Venku doloron via sankta ĝojo,
Brilu sur ilin via paco-stel';
Estu por ili post la monda vojo
Amo kaj viv' eternaj en ĉiel'.

Text Information
First Line: Amo perfekta, super hom-pensado
Author: Dorothy Frances Blomfield Gurney (1883)
Translator: Agnes Burton Deans
Topic: Marriage
Tune Information
Name: STRENGTH AND STAY
Composer: John Bacchus Dykes (1875)



Media
MIDI file: Strength and Stay
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us