31a. Amo Dia, tutsupera

1. Amo Dia, tutsupera, ĝoj' ĉiela inter ni,
Restu kun ni, Vi mistera, glorajn benojn donu Vi.
Jesu, Via korkompato fluas el senlima am'.
Venu kun la savmandato, savu el infera flam'.

2. Venu Vi, Liberiganto, vivu ni per Via grac'.
De pekloga insidanto gardu nin de la minac'.
Beni Vin ni volas ĉiam, kaj Vin servi kun fervor',
Ĉesi laŭdi Vin neniam pro sindono kaj favor'.

3. Novaj kreitaĵoj indaj estu ni al Via glor'!
Al Vi estis ni savindaj, ĝin ni tenu en memor'.
Pli kaj pli en glor-ornamo kreskos ni ĝis vivofin'.
Tiam kun miranta amo ni adore laŭdos Vin.

Text Information
First Line: Amo Dia, tutsupera
Title: Amo Dia, tutsupera
English Title: Love divine, all loves excelling
Author: Charles Wesley (1747)
Translator: William John Downes
Topic: God's Love
Tune Information
Name: HYFRYDOL
Composer: Rowland Huw Prichard (1830)



Media
MIDI file: Hyfrydol
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us