29. Amikon karan mi serĉadi iras

1. Amikon karan mi serĉadi iras.
De la tagiĝ' mi ĉiam pli sopiras,
Sed lin ne trovis ĝis vespera horo
la arda koro.

2. Mi vidas spuron, kie spiko plena
sin mole klinas, kie flor' ĝardena
parfumas venton, eĉ en spiro mia
la amo lia.

3. Mi aŭdas lin en la susur' somera,
arbara himno kaj la flu' rivera.
Plej dolĉe li en mia kor' parolas
kaj min konsolas.

4. Sed ve, lin kaŝas for de mi nebulo,
atingas preĝo lin sed ne okulo.
Ke mi lin vidu! Metu koron mian
sur bruston lian!

5. Ho, se belegas tiel ĉiu guto
de l' tera vivo, de l' kreita tuto,
do kiel bela, fonto senkompara,
eterne klara!

Text Information
First Line: Amikon karan mi serĉadi iras
Title: Amikon karan mi serĉadi iras
Swedish Title: Var är den vän, som överallt jag söker?
Author: Johan Olof Wallin (1818)
Translator: Magda Carlsson (1951)
Language: Esperanto
Topic: Longing for Christ
Tune Information
Name: VAR ÄR DEN VÄN
Composer: Alice Tegner (1921)



Media
MIDI file: Var är den vän

Suggestions or corrections? Contact us