229. Jen mia preĝo, Dio de l' nacioj

1. Jen mia preĝo, Dio de l' nacioj,
Ke venu paco al la tuta ter';
Jen mia hejmo, lando de la koro.
Sanktejo mia, revo kaj esper'.
Sed same batas koroj alilande,
Kun samaj revoj, amo al liber'.

2. Kaj tie same verdas trifolio;
Ĉielo bluas kiel mara ond';
La sama suno lumas al pinarboj.
Kaj oceano brilas en respond'.
Ho Eternulo, aŭdu mian preĝon,
Kaj donu pacon al la tuta mond'.

3. Ĉiela Patro, venu via regno!
Tra l' tuta tero regu via leĝ'.
En unueco ĉiuj vin servadu,
Leviĝu Krist', la tuthomara Reĝ'!
Al vi mi donas min kun danka koro;
“Fariĝu via vol'!” — Jen mia preĝ'.

Text Information
First Line: Jen mia preĝo, Dio de l' nacioj
Title: Jen mia preĝo, Dio de l' nacioj
English Title: This is my song, a song of all the nations
Author (stanzas 1,2): Lloyd Stone (1934)
Author (stanza 3): Georgia Harkness, ĉ. (1939)
Translator: Montagu Christie Butler
Language: Esperanto
Topic: Frateco Internacia (International Brotherhood)
Source: Himnaro Esperanta #203
Tune Information
(No tune information)



Suggestions or corrections? Contact us