205. Homoj el tuta mond'

1. Homoj el tuta mond'!
Vivu en frata rond'
Ĉiu naci'!
Longe la popolar'
Staris kun armilar':
Nun estu tuthomar'
Pacimperi'.

2. Ni preĝas tie ĉi,
Ke ĉiam sekvu ni
Vojon de bon';
Ĉiam al frata kri'
Kore respondu ni;
Paco, regadu ĝi
Kun amo-kron'.

3. Patro en la ĉiel',
Venu la glora cel'.
Monda fratar':
Mortu malamo for;
Staru por kunador' —
Amon en ĉiu kor' —
La naciar'.

4. Ĉie de ter' kaj mar'
Ĝojo kaj laŭdkantar'
Sonu ĉe ni!
Kantu la plena kor'
Kun anĝelara ĥor':
“Estu al Dio glor'.
Paco al vi!”

Text Information
First Line: Homoj el tuta mond'
Title: Homoj el tuta mond'
Author: Agnes B. Deans
Language: Esperanto
Topic: International Brotherhood
Source: HE 205
Tune Information
Name: ITALIAN HYMN (Variant MOSCOW)
Composer: Felice de Giardini (1769)



Media
MIDI file: Italian Hymn
MIDI file: Moscow (variant)
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us