200. Hodiaŭ ĝoju ĉies kor'

1. Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto;
Laŭdata estu la Sinjor', de l' mondo la Savanto.
Montriĝas lia glor'
En ĉiu am-labor',
Li sola estas Di',
Kompatis li al ni;
Sanktuloj lin adoru.

2. Li el aflikto savis nin, aŭskultis nian krion;
Pri ĉio nur fidadu lin, kaj timos vi nenion.
Laŭtiĝu do la psalm'
De kora danka am',
Kaj kune kantu ni
En ĝoja laŭd' al li;
Konstante lin adoru.

3. Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto;
Laŭdata estu la Sinjor', de l' mondo la Savanto.
Montriĝas lia glor'
En ĉiu am-labor',
Li sola estas Di',
Kompatis li al ni;
Sanktuloj lin adoru.

Text Information
First Line: Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto
Title: Hodiaŭ ĝoju ĉies kor'
English Title: Rejoice today with one accord
Author: Henry Williams Baker
Translator: Montagu Christie Butler
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Joyfully praise God
Source: AK 16 = HE 18



Media
MIDI file: Ein' feste Burg
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us