18. Al Vi, Sinjoro, laŭdu la koro

1. Al vi, Sinjoro,
Laŭdu la koro,
Via mano kreis nin;
Ĉiu vivanto
Venu kun kanto,
Universo benu vin:
Patro Eterna, ni vin adoru,
Dio Potenca, ĉiu vin gloru!

2. Al vi, Sinjoro,
Laŭdu la koro,
Kristo, Filo de Alta Di';
Per via graco
Venas la paco,
Ni rifuĝas nur al vi:
Vorto Eterna, ni vin adoru,
Kara Savanto, ĉiu vin gloru!

3. Al vi, Sinjoro,
Laŭdu la koro,
Sankta Spirito, ni preĝas vin;
En ni loĝadu,
Forton donadu,
En vian veron gvidu nin:
Ho Konsolanto, ni vin adoru!
Vivo-Donanto, ĉiu vin gloru!

Text Information
First Line: Al Vi, Sinjoro
Title: Al Vi, Sinjoro, laŭdu la koro
Tune Information
Name: ISLINGTON
Composer: R. Payne
Source: Congregational Psalmist, 1875, reprinted in Himnaro Esperanta, 5th ed., 1966



Media
MIDI file: Islington

Suggestions or corrections? Contact us