189. Ho Revivanto, al Vi estu glor'!

1. Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
Venis jen l' angelo en la bril' de Di';
For de l' tombo-kelo rulis ŝtonon li.
     Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
     Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!

2. Jen Li aperas : estas Li, Jesu',
Reĝ', Savanto - veras, ne malcertu plu!
Ĝojon do elspiru, Di-popolo vi,
Kaj senĉese diru : Venkis Kristo-Di'!
     Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
     Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!

3. Ĉu mi forcedu? Ĉiam vivos Li,
Do je Li mi kredu, Paco-Princo Di';
Li triumfo-festo, forto kaj subten',
Vivo kaj majesto, premos ne ĉagren'.
     Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
     Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!

Text Information
First Line: Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Title: Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
French Title: À Toi la gloire, ô Ressuscité!
Author: Edmond Louis Budry (1900)
Translator: Guido Holz (1988)
Refrain First Line: Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Jesus Christ; Resurrection
Source: TK 133 (= Ad 321)
Tune Information
Name: MACCABÆUS
Composer: George Frederick Handel (1746)
Source: in the oratorio Judas Maccabæus, 1746



Media
MIDI file: Maccabæus
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us