177. Ho ĝoja son'!

1. Ho ĝoja son'! aŭskultu vi,
Nun venas la Sinjor';
Preparu kanton ĉiu lang',
Kaj tronon ĉiu kor'.

2. Li venas savi al homar'
El jugo de Satan';
Katenojn ferajn rompas li
Per ĉiopova man'.

3. Li venas al la mizerul',
Lin levas el dolor',
Kaj ankaŭ al la humilul'
Li venas kun favor'.

4. Ho Princ' de Paco, gloru ni
Al via kara nom';
"Hosana"! ĝoje sonu nun
De ĉiu danka hom'.

Text Information
First Line: Ho ĝoja son'! aŭskultu vi,
Title: Ho ĝoja son'!
English Title: Hark the glad sound!
Author: Philip Doddridge (1735)
Translator: Leonard Ivor Gentle
Language: Esperanto
Topic: Advent
Source: EH 21
Tune Information
Name: BRISTOL
Editor: Thomas Ravenscroft (1621)
Source: in The Whole Booke of Psalmes, 1621, ed. Thomas Ravenscroft



Media
MIDI file: Bristol

Suggestions or corrections? Contact us