176. Ho granda Dio, kiam mi rigardas

1. Ho granda Dio, kiam mi rigardas la mirindaĵojn, kiujn kreis Vi,
Kaj ke senĉese Via amo ardas por teni ĉion en plenharmoni',
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!

2. Pri Vi parolas la somera vento, kaj floroj odorantaj en kampar',
Trilantaj birdoj en vespersilento, sennombraj voĉoj de la kreitar' —
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!

3. Miraklojn vidas mi en la Biblio, faritajn jam de tempo de Adam';
Dum ĉiuj jaroj de mondhistorio ne ĉesis Via gracoplena am'.
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!

4. Kaj kiam mi memoras pri la gloro de mia savo per la Krist-ofer',
Mi klinas min kun adorad-fervoro, dankante Vin kun pura kor-sincer'.
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!

5. Kaj fine falos ĉiuj tempvualoj, kaj bonvenigos nin Emanuel';
Ravege sonos la anĝel-ĥoraloj; ekĝuos mi la gloron de l' ĉiel'.
Des pli mi laŭde gloros Vin per kant', kaj dankos Vin, ho bona Di'!
Des pli mi laŭde gloros Vin per kant', kaj dankos Vin, ho bona Di'!

Text Information
First Line: Ho granda Dio, kiam mi rigardas
Title: Ho granda Dio, kiam mi rigardas
Swedish Title: O store Gud
Author: Carl Boberg (1885)
Translator: William John Downes, ca. 1966
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Praise to God
Source: AK 30 (= Ad 455)
Tune Information
Name: O STORE GUD
Source: Swedish Folktune
Notes: Also called DU STORE GUD.


Text Information:

O Store Gud — Note: The linked page has 9 stanzas in Swedish, 6 in German, 6 in Japanese, and 4 in English (translation by S. K. Hine)

Another translation : Sinjoro Dio, kiam mi miregas


Media
MIDI file: O Store Gud
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us