16. Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor'

1. Al vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor',
al kiu dolĉe kantis la infanara ĥor'.
“Ho filo de Davido! Ho Izraela reĝ'!
Mesio profetita en Dia sankta leĝ'!”

2. Vin laŭdas anĝelaro en la ĉiela mond';
Kaj sur la tero homoj kantadas je respond'.
Hebreoj palmobranĉojn portadis antaŭ vi;
kaj preĝojn, himnojn, laŭdojn prezentas ankaŭ ni.

3. Kantadis ili antaŭ la kruco-agoni';
kaj nun al vi tronanta jen nia melodi'.
La laŭdo de infanoj ĝojigis vin, Sinjor';
ho, nian kanton ankaŭ akceptu kun favor'.

Text Information
First Line: Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor'
Title: Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor'
Latin (via English?) Title: Gloria, laus et honor (All glory, laud and honour)
Author: Teodulfo de Orleano
Translator: Clarence Bicknell
Translator (Latin to English): John Mason Neale
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Hosanna!; Palm Sunday
Tune Information
Name: VALET WILL ICH DIR GEBEN
Composer: Melchior Teschner (1615)


Tune Information:

The version of the tune in the accompanying MIDI file is one of a number of variants, about which a clarifying note (in Esperanto) is to be found at http://www.geocities.ws/cigneto/thcart/StTheodulph1.html.


Media
MIDI file: Valet will ich dir geben
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us