149. Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel' (sen refreno)

1. Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel';
Formortas neniam de laŭdo la son'.
De l' ter' "Haleluja!" en gaja akord'
Samcele kunsonas al Di' sur la tron'.

2. Savanto de l' mondo, ni ŝuldas al Vi
Eternan honoron pro Via ofer'.
Nun sondu kaŝitajn profundojn de l' kor'
Kaj trovu juvelojn de fido kaj ver'.

3. Ho, kia miraklo de amo kaj grac',
Ke Dio en Kristo suferis por ni!
Kun Li krucumitaj, liberaj de pek',
Ni vivas eterne, gefiloj de Di'!

4. Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
La Patro amata, sindona Sinjor'.
Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.

Text Information
First Line: Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel'
Title: Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel' (sen refreno)
Author: William John Downes (1969)
Refrain First Line: Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di'
Scripture:
Topic: Glorifying with the angels
Source: TK 32 (= Ad 871)
Tune Information
Name: ST. DENIO
Source: Anonymous Welsh tune


Text Information:

See also the four-stanza setting with refrain, here.


Media
MIDI file: St. Denio
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us