128. En lando malproksime for

1. En lando malproksime for,
sur verda monta pint',
krucume mortis la Sinjor',
de l' mondo la Savint'.

2. Ha! nedireble premis lin
doloroj kaj sufer'!
Li mortis, ĉar li amis nin
kaj ĉiun sur la ter'.

3. Por nia savo mortis li,
pardono al homar';
por ke ĉielon iru ni
tra ora portalar'.

4. Li sola povis doni sin
por helpi nin al bon';
li sola povas gvidi nin
al glora Dia tron'.

5. Ho, kare, kare amis li,
kaj elaĉetis nin!
Al lia sango fidu ni
kaj ĉiam amu lin.

Text Information
First Line: En lando malproksime for
Title: En lando malproksime for
English Title: There is a green hill far away
Author: Cecil Frances Alexander
Translator: Adela Ŝefer
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Passion
Source: HE 55
Tune Information
Name: HORSLEY
Composer: William Horsley (1844)



Media
MIDI file: Horsley
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us