121. En betleĥema gastejo

1. En betleĥema gastejo por Vi ekmankis la loko,
kaj Vi naskiĝis, Jesuo, en frida stal', en la trogo.

Por Vi ekmankis la loko, sur teron kiam Vi venis,

Adaman damnon nuligi, al ni redoni ĉielon,

2, kaj tio, kvankam Vi venis ĉielan fajron bruligi,
per Via nobla sufero de mond' pereon haltigi,

kaj kvankam esti Vi volis por ni de l' vivo la pano,

kaj nin por ĉiam regali per paco, ĝojo kaj amo.

3. Dum vulpo kavon posedas kaj birdo sian nesteton,
por Vi ekmankis gastejo, Vi devis serĉi trogeton.

Kaj kial inter la homoj militoj estas kaj krimoj?

Ĉar por Vi mankas la loko en multaj homaj animoj.

Text Information
First Line: En betleĥema gastejo por Vi ekmankis la loko
Title: En betleĥema gastejo
Author: Anonima
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Christmas
Source: Ad 243; first appeared in Ni vivu laŭeble plej bele #113; alt. in Adoru, 2001
Tune Information
Name: EN BETLEĤEMA GASTEJO
Composer: Anonima



Media
MIDI file: En betleĥema gastejo

Suggestions or corrections? Contact us