120. En animsufero, meze de dolor' (versoj 11.11.11.11)

1. En animsufero, meze de dolor',
Dion kun espero fidu via kor'.
Vidas ĉiun ploron, ĉion scias Di';
Vian kordoloron sentas ankaŭ li.

2. Se en agonio ĝemas la anim',
Preĝu vi al Dio, fidu lin sen tim'
Ĉian kordoloron, kiun sentas vi —
Larmojn kaj angoron — foren viŝos li.

3. Kion ni suferas sur la tera voj',
Plene ja superos enĉiela ĝoj'.
Ho Savinto, donu amon nun al ni;
Per favoro kronu, tiru nin al vi.

Text Information
First Line: En animsufero, meze de dolor'
Title: En animsufero, meze de dolor' (versoj 11.11.11.11)
Author: Heinrich Siegmund Oswald (1826)
Translator (into English): Frances Elizabeth Cox (1841)
Translator: Montagu Christie Butler
Language: Esperanto
Topic: Faith in Afflictions
Source: HE 138 = AK 184
Tune Information
Name: MARY MAGDALENE
Composer: John Bacchus Dykes (1862)



Media
MIDI file: Mary Magdalene
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us