112b. Dum ŝafistoj gardis gregon

1. Dum ŝafistoj gardis gregon je la noktomeza horo,
Jen anĝelo venis el Ĉiel’, kaj ĉirkaŭbrilis glor’.

2. “Ne timu!” diris li, ĉar teruris ilin ĉagrenego;
“Al vi kaj ĉiuj homoj mi rakontas pri beneg’.

3. Al vi en reĝa Bet-Leĥem’ naskiĝis Davidido:
La Savonto, Kristo, la Sinjor’ — jen signo por algvid’:

4. La ĉielan Bebon trovos vi, videblan en humilo,
Vinditan per ĉifona tuk’, kun trogo por lulil’

5. Tiel finparolis la seraf’, kaj tuj aperis ĥoro
Laŭdanta per la jena kant’ al Dio la Sinjor’:

6. “Ĉia gloro al Plejalta Di’, kaj al la tero paco,
Kaj Di-favoro al la homar’, eterne sava grac’!”

Text Information
First Line: Dum ŝafistoj gardis gregon
Title: Dum ŝafistoj gardis gregon
English Title: While Shepherds Watched Their Flocks by Night
Author: Nahum Tate (1700)
Translator: Liland Brajant Ros' (1990)
Rev.: Liland Brajant Ros' (1999)
Topic: Christmas
Tune Information
Name: MARTYRDOM
Composer: Hugh Wilson (1800?)



Media
MIDI file: Martyrdom
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us