10. Al Di' sin levas mia kant' (Magnificat)

1. Al Di' sin levas mia kant', mi ĝoje laŭdas Lin,
Ĉar el la alto la Savant' al mi alturnis Sin.
Min, polvon, feliĉigis Li per Sia grac-vizit',
Malfermis pordon eĉ al mi pro amo, sen merit'.

2. Povrulojn Lia forta brak' satigis per bonfar';
Tiranojn venkis en atak', dispelis en amar'.
Spirite riĉajn for de Si Li sendis kun malplen';
Fieran brilon ŝanĝis Li al polvo de l' eben'.

3. Abundas Lia indulgem' sen limo kaj mezur',
Kaj kiu fidas al Li mem iradas en sekur'.
La interlig' de Lia pac' sur firma fundament'
Validos pro senlima grac' por ĉiu ras' kaj gent'.

4. Mistera restas Lia vol' al nura homa pens',
Sed al la Di-sindona kor' sin montras ĝia senc'.
Ho, amu kun kreskanta fid' mi Dion de la pac',
Transdonu min al Lia gvid' kun ĝojo pro l' donac'.

Text Information
First Line: Al Di' sin levas mia kant', mi ĝoje laŭdas Lin
Title: Al Di' sin levas mia kant' (Magnificat)
Swedish Title: Min själ berömmer Gud med fröjd
Translator: Magda Carlsson-Bohman (1962)
Author: Carl Gustaf Boberg (1885)
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Annunciation
Tune Information
Name: AL DI' SIN LEVAS
Composer: J. Olof Lindberg (1921)



Media
MIDI file: Al Di' sin levas

Suggestions or corrections? Contact us