Text:Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor'
Translator:Adolf Burkhardt
Translator (into German):F. Walz
Tune:TAMA NGAKAO

105. Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor'

1. Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor’,
Fremdan la najbaron vidas kun favor’.

2. Kaj orelojn kiuj pretas al aŭskult’;
Malfermitajn mensojn por kompren-rezult’.

3. Manojn kiuj lernas servi al kunul’;
Krurojn kiuj portas helpon sen skrupul’.

4. Korojn kiuj ĝojas pri alies rid’;
Buŝojn por instigi al serena fid’.

5. Ho Sinjor’, vigligu nin pri tiu tem’:
Ni nenion havas sole por ni mem.

Text Information
First Line: Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor'
Title: Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor'
German (originally Maori? Title: Herr, gib Du uns Augen
Translator (into German): F. Walz
Translator: Adolf Burkhardt (1974)
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Humanity; Unity
Source: TK 5
Tune Information
Name: TAMA NGAKAO
Source: Maori melody



Media
MIDI file: Tama Ngakao
MIDI file: Tama Ngakao (with descant)
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us