Text: | Domo malnova estas ĝi |
Author: | Nikolai Frederik Severin Grundtvig |
Translator: | Hans Amund Rosbach |
Tune: | KIRKEN |
Composer: | Ludvig Mathias Lindeman |
1. Domo malnova estas ĝi, nia preĝejo sur tero.
Turoj ja falis, sed al ni vokas tintad' en l' aero.
Vokas al ĉiu hom' sur ter', sed al laculo kun prefer'.
kiu sopiras ĉielen.
2. Ne sur la tero la Sinjor' loĝas en temploj aŭ domoj.
Ili nur servas al ador' dum la viv-tempo de homoj.
Tamen, loĝejon teran Li, en kiu povas loĝi Di',
kreis el ni, pekemuloj.
3. Ni estas Lia templo nun, ŝtonoj vivantaj ĝin igas,
kiuj sub kruco bapton kun fido kaj kredo kunligas.
Eĉ se nur paro estus ni, loĝus sur tero nia Di'
kun Sia graco kaj amo.
4. Kie ajn sur la tero ni vokas en nomo de Kristo,
tuj kun la vort' de vivo Li venas, por ni instruisto.
Ĉiam Li restas en proksim', el nia koro fuĝas tim' —
Li regas teron kaj tempon.
5. Tamen sur tero havas ni domojn al Lia honoro;
kaj ilin amas vi kaj mi, ĉar tie nia Sinjoro
premis etulojn al la sin', benis nin per la pan' kaj vin',
jen li proponas ĉielon.
6. Sed ni memoras templon nun, ŝtonoj vivantaj ĝin igas.
Ili la vorton Dian kun bapto kaj kredo kunligas.
Vivon ja kreas la instru', kiun ni aŭdas de Jesu',
ĝi, nur, sanktigas la domon.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Domo malnova estas ĝi |
Title: | Domo malnova estas ĝi |
Danish Title: | Kirken den er et gammelt hus |
Author: | Nikolai Frederik Severin Grundtvig (1837) |
Translator: | Hans Amund Rosbach |
Language: | Esperanto |
Topic: | Church |
Source: | Ad 667 (= CH 7, AK 89) |
Tune Information | |
---|---|
Name: | KIRKEN |
Composer: | Ludvig Mathias Lindeman (1840) |