Text: | Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas |
Author: | Will Lamartine Thompson |
Translator: | David B. Richardson |
Tune: | THOMPSON |
Composer: | Will Lamartine Thompson |
1. Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas,
vokas al vi kaj al mi;
ĉe la portal' Li atendas kaj serĉas,
serĉas por vi kaj por mi.
"Al mi, al mi; Venu, laculoj, al mi."
Dolĉe, fervore, Jesuo alvokas:
Venu, pekanto! al mi.
2. Kial ni restas dum Li dolĉe petas,
petas por vi, kaj por mi;
Kial ni ne lian amon atentas? —
Amon al vi kaj al mi.
3. Tempo rapidas, momentoj forpasas,
pasas de vi kaj de mi;
Ombroj kuniĝas, la morto alvenas,
venas al vi kaj al mi.
4. Ho! por la am', kiun baldaŭ Li donos,
donos al vi kaj al mi;
Malgraŭ la pekoj pardonon li havas,
havas por vi kaj por mi.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas |
Title: | Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas |
English Title: | Softly and tenderly Jesus is calling |
Author: | Will Lamartine Thompson (1880) |
Translator: | David B. Richardson |
Refrain First Line: | "Al mi, al mi; Venu, laculoj, al mi." |
Language: | Esperanto |
Topic: | Invitation and Acceptance |
Tune Information | |
---|---|
Name: | THOMPSON |
Composer: | Will Lamartine Thompson (1880) |